Danielo Defo 67 Robinsono Kruso
ekrano printu al paĝo fermu eliru
juna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsu-
pren lian vizaĝon, kaj lia koro malĝojiĝis.
“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”
“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon,
dirante, “Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”
Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la
supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”
Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pa-
fojn por anonci, ke ni estas a mikoj, kaj ni baldaŭ ekvi-
dis fumon suprenirantan ĉe la flanko rivereta. Tiam mi
ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriĝis kun Ven-
dredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro. Ni ĉiuj
havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur
la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas ne-
cesa. La unua viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis
mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaŭe,
mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.
Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Ven-
dredon mi ne povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon.
Ni staris rigardante lin, kiel li kvazaŭ flugas al la maljun-
ulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin, karesis kaj sidigas lin en
la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tut-
anime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam,
mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbor-
do, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ
trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dan-
cadis ĉirkaŭ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri
ĉio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis.
Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj